Irisa

LIS

Sébastien Ferré  -  profesia paĝo

Sébastien Ferré
Adres'
: Irisa/Ifsic
Université de Rennes 1
Campus de Beaulieu
35042 Rennes cedex
France

Retpoŝt'
: ferre@irisa.fr
Tel'
: +33 2 99 84 75 70

Faks'
: +33 2 99 84 71 71

En français france

In english angle

In esperanto esperante




Bonvenon sur mia reta paĝo.
Mi estas universitata instruisto pri komputiko en la Universitato de Rennes 1,
kaj mi faras esploradon en la teamo LIS en Irisa.





Curriculum Vitae


Temo kaj Resumo de la Disertaĵo

Titolo : Logikaj InformSistemoj: logik-konteksta ismo por demandi, navigi, kaj lerni.

Ĉefvortoj
: informsistemoj, dosiersistemo, datumbazoj (rilataj, objektemaj kaj deduktemaj), konceptanalizo, demandado, navigado, scioprezenteco, priskribaj logikoj, superflugoj, programar-inĝenierado.

Temo : Multaj informatikaj aplikoj estas bazitaj sur rigidaj navigadstrukturoj: dosiersistemoj, programadaj medioj, hiperteksto, Teksaĵo, ktp. Tia organizo maltaugas la diversecon de uzantoj, la diversecon de iliaj celoj kaj la evoluadon de uzantoj kaj celoj. Pli freŝdataj proponaĵoj difinas strukturojn pli taŭgan por la diverseco de superflugoj, sed ili ankoraŭ estas ofte aŭ tre specialaj (ekz. pri programar-inĝenierado), aŭ iom malformala (ekz. atingomanieroj de dosieroj per enhavo).

Male, ni deziras informstrukturon, kiu

  1. estas nemulte speciala por esti uzebla en diversaj domajnoj (ekz. programar-inĝenierado, dokumenta informatiko, aŭ informserviloj por vasta publiko),
  2. pritraktas informojn, kiuj ne estas nur interna al prezentitaj objektoj (ekz. enircirkonstancoj de objekto en la informsistemo),
  3. estas realigebla ĉe sufiĉe malalta nivelo de sistemo (ekz. la nivelo de dosiersistemo) por esti atingebla de ĉiaj aplikoj.
Ni proponas studi navigadstrukturojn, kiuj estu bazitaj sur atributoj de finaj objektoj. Ili estu navigadaj por ebligi progresan eksploradon de objektaro, sed navigadligiloj ne estu induktitaj de objektoprezentaĵoj. La enhavo de finaj objektoj partoprenu la konstruadon de internaj atributoj de tiuj objektoj, sed ankaŭ eksteraj atributoj estu konstruitaj, ĉefe ĉe la kreo de tiuj objektoj.

Tiu projekto enhavas teorian flankon kiu produktu formalan modelon de tiuj strukturoj, aplikan flankon kiu eksploru celitajn aplikadojn, kaj realigan flankon por testi kaj validi elektaĵojn per dosiersistemo-prototipo. La unuaj formalismoj studotaj estas unuflanke konceptanalizon por modeli navigadstrukturojn, kaj aliflanke priskribajn logikojn por prezenti objektajn atributojn. La preferitaj aplikadoj estu pri programar-inĝenierado kaj informserviloj por la vasta publiko (ekz. gvidlibroj, adresaroj).

Resumo: La duaj ĉefaj ismoj de informserĉado (IS), kiuj estas navigado kaj demandado, ofte estas diskoneksaj en ekzistantaj sistemoj. Hierarkiaj sistemoj (ekz., dosiersistemoj, Teksaĵo) havas rigidajn navigadstrukturojn, kiuj ne taŭgas por ĉiuj uzantoj kaj uzadoj; tio estas kompensita per serĉiloj (ekz., mendo "trovu", serĉmotoroj). Tiuj iloj, bazitaj sur demando, estas pli malrigidaj sed uzi ilin estas malfacilaj por nelertaj uzantoj, kaj malfaciligas kontroli la nombron de respondoj. Tial, aperas kiel necesa kunligi strete navigadon kaj demandadon en IS.

Por realigi tiun kunligon, ni uzas KonceptAnalizon (KA) kiel teorian bazon. Ekde prezentaĵo de la sistemaj objektoj, ĝi ebligas aŭtomate konstrui navigadstrukturon nomita "konceptlatiso", en kiu konceptoj estas uzataj kiel ambaŭe dosieroj kaj demandoj. Ĉar objektprezentaĵoj estas limigitaj al aroj de atributoj en KA, ni unue ĝeneraligis KA anstataŭante ilin per formuloj de preskaŭ ia ajn logiko. Ni pensas ke tiu genereco gravas por trakti diversajn aplikadojn. Logikaj InformSistemoj (LIS) do estas difinitaj per navigado/demandado kunligeco, uzado de logikeco (en prezentaĵoj, demandoj kaj navigligiloj) kaj logika genereco.

De tiu bazo, ni disvolvigis plurajn funkciojn, kies intenco estas plifaciligi esprimadon kaj malkovradon de scio. Ia scio pri aplika domajno estas esprimebla per termdifinaro. Homa-komputila dialogo, bazita sur konceptanalizo, permesas al uzantoj retrovi objektojn (navigado) kaj malkovri ŝablonojn inter objektojn (scimalkovro). Lernanta funkcio helpas uzantojn organizi novajn objektojn. Fine, ni programadis prototipon, kiu permesas testi tiujn funkciojn pere de konkretaj aplikadoj (ekz. bibliotekaj referencaroj, retleteroj, receptoj). Ĝi estas genera ĉar ne dependas de la uzita logiko en ĉiu aplikado. Por helpi la konstruadon de tiuj logikoj, ni realigis ilaron de logikaj pecoj, kiujn oni povas libere kunmeti.


Instruadoj


Retligiloj


Lasta ĝisdatigo: 06/03/2007.